ludanto.net

Blogo

Enhavo:

Agado Titolo
Instali Luanti
Mumble
Ludi Kiel ludi Mineklonia
Kiel ludi «Kaptu la flagon!»
Kiel voĉbabili dum ludado

Luanti

Ĉi tiu articolo temas ne nur pri kiel ludi, sed ankaŭ pri kiel agordi la ludon Mineklonia. Tamen antaŭ komenci la klarigon ni devas scii ion pli pri Luanti kaj iliajn ludojn. Oni povas trovi lokojn kie oni klarigas kion estas Luanti kaj Mineklonia.

Rimarko

Mi lasas la nomon Luanti senesperantiga, sed mi esperantigis la ludon Mineclonia kiel Mineklonia.

Eble vi aŭdis pri Luanti kaj pri Mineklonia sed vi ne bone scias kio ili estas. Multfoje vi povus trovi Luanti/Mineklonia kiel kunmetata nomo kaj vi ne scias kial. Do, mi komencas klarigante tiujn aferojn.

Luanti povas subteni diversajn ludojn. Ni starigis du Mineklonia kaj Kaptu la flagon!, ambaŭ estas ludoj per Luanti. Do unue vi bezonas agordi klienton de Luanti por via operaciumo.

Instalado

Elŝutu la klienton de ĝia retpaĝo. Post la instalado oni devas montri la sekvan fenestron.

La instalado dependas de via operaciumo. Do, vi devas sekvi la indikojn de la retpaĝo por via sistemo.

bildo 1: Unua ekrano de Luanti.

Agordado de la ludoj

Antaŭ eniri la ludon vi bezonas konton kiel ludanto. La datumoj simple estas nomo kaj pasvorto. La nomo estas sola por vi kaj ne du ludantoj povas nomiĝi same. Pro tio estas grava la pasvorto. La retpaĝo kaj la ludo ne havas aliajn datumojn. La administrantoj ankaŭ ne povas scii la pasvorton de la ludantoj. Do, se vi ne memoras vian pasvorton, petu novan ĉe info@ludanto.net.

Unua eniro

Registriĝi en la servilo.

bildo 2: Formularo por eniri la ludon.
bildo 3: Formularo por registrado de nomo kaj pasvorto.

La sekvantaj fojoj kiam vi eniros la ludon (vidu bildo 2), post la elektado de servilo kaj pordo, vi nur devas tajpi vian nomon kaj pasvorton; fine anstataŭ alklaki la butonon registriĝi vi devas alklaki butonon saluti.

Mumble

Laŭ ĝia retpaĝo Mumble estas libera, malfermitkoda, rapidresponda kaj altkvalitsona aplikaĵo por babilado. Ĝi havas diversajn trajtojn por esti la plej bona ilo por voĉbabili ludante, sed por ni la precipaj estas:

Agordado

Unue elŝutu la liberan klienton de «Mumble» de ĝia retpaĝo kaj faru la sekvajn paŝojn por agordi la klienton por nia servilo.

bildo 4: Malfermu vian klienton kaj alklaku Aldoni novan... butonon.

Tio aperos formularon por agordi nian servilon.

bildo 5: Formularo por nova servilo.

Post alklaki Akcepti, se ĉiu estas bone agordita, kiam vi eniros la servilon unufoje aperos peton por pasvorto.

bildo 6: Formularo petante la pasvorton.

Se ĉio estas en ordo, vi eniros nian servilon de Mumble. Vi ne bezonas memori tiun pasvorton, la sekvantajn fojojn vi eniros rekte, la kliento registras ĝin por eniri la servilon. Poste vi povas agordi vian klienton laŭ viaj necesoj kaj por ne ĝeni la aliajn ludantojn, vi povas silentigi vian mikrofonon kaj malsilentigi ĝin laŭ bezono. Se vi estas en komputilo vi povos agordi klavon por uzi kiel ŝaltilon aŭ agordi aŭtomatan ŝaltadon de la mikrofono kiam vi parolos. Ankaŭ, por eviti eĥojn, ni rekomendas uzi kapaŭskultilon por ke la mikrofono ne registru la sonon de la aŭskultilojn.

Se vi uzas Mumble-on de antaŭe eble vi rimarkis ke ni uzas nekutiman pordon, nia servilo ne aperas en la listo de publikaj serviloj kaj ni bezonas pasvorton por la eniro. Kial?. La servilo estas ĉiam funkcianta, eĉ kiam la ludserviloj eble ne. Ĝia celo estas servi babilejon por nia ludo kaj niaj ludantoj. Do, ne esti en publika listo, uzi nekutiman pordon kaj uzi pasvorton, estas por certigi ke oni ne hazarde eniras la servon. Ankaŭ ni havas alian limigon: La uzantoj nur povas krei tempan kanalon, kiam la kanalo malpleniĝos, ĝi malaperos.

Se vi legas tion, vi rajtas uzi nian servilon, ne nur por ludi, ankaŭ por voĉbabili esperante kun viaj amikoj. Sed memoru, iu ajn povas eniri tiun servilon, ne estas privata babilejo, iu ajn rajtas eniri kaj vi ne rajtas (ankaŭ ne povas) forigi ilin.

Ni ne registras la babiladojn, ne petu kopion aŭ registron de babilado, nek datumojn nek metadatumojn, ni ne havas. Sed atentu kaj memoru, la klientoj de Mumble havas ilon por registri la babiladon kaj vi aŭ iu ajn povas registri ĝin.

Finfine, ni petas: bonvole uzu la ilon ĝentile kaj amike.