Bonvenon al ludanto.net!
Ni estas komunumo de ludantoj kiuj amas ludi. Ni estas homoj, kiuj amas Esperanton... Do, ni ludas kune en retoj, parolante Esperanton. Ĉe ni vi trovos du ludojn kaj babilejon por interparoli voĉe dum ludado.
Ĉu vi estas komencanto aŭ sperta ludanto, ĉiuj estas bonvenaj! Aliĝu al nia komunumo kaj ekludu.
Kion ni ofertas?:
- Mineclonia - Ludo de konstruado kaj esplorado
- Kaptu la flagon! - Rapida batalludo por teamoj
- Mumble - Voĉbabila servo por interagi dum ludado
- Komunumo - Afabla kaj bonveniga etoso
Niaj serviloj estas konstante ŝaltitaj. Vi rajtas uzi ilin por via propra ludado. La ludoj nur estas malŝaltitaj dum 1min semajne por fari sekuran kopion.
Pri ni
ludanto.net estas libera komunumo de ludantoj, kiu amas Esperanton, la liberan programaron kaj ludi. Ni volas ke ĉiu ludanto, malgraŭ sia sperto-nivelo, sentu sin bonvena ĉe ni.
Nia etoso:
- Respekto - Ni traktas ĉiujn kun estimo. Ĉiu homo estas respektinda, krom tiuj malrespektemaj.
- Inkluziveco - Ĉiuj estas bonvenaj, sen diskriminacio, krom tiuj diskriminaciemaj.
- Amuzo - Niaj celoj estas havi bonan tempon kune kaj ĝui la ludojn.
- Lernado - Ni helpas unu la alian lerni kaj pliboniĝi.
- Komunumo - Ni estas familio de ludantoj.
Niaj agoj:
- Tradukado - Ni tradukas Mineclonia-n al Esperanto. Se vi volas partopreni, kontaktu nin.
- Programado - Ni programas mod por Mineclonia por plibonigi la sperton de niaj ludantoj. Vi povas vidi la deponejon de la kodo, klikante sur la menuo kodo. Se vi volas partopreni, kontaktu nin.
Venontaj renkontiĝoj
Monate ni havas du eventojn:
- Unua Sabato: Mineclonia, je 16:00 UTC
- Tria Sabato: Kaptu la flagon!, je 16:00 UTC
Niaj ludoj
Ni ofertas du diversajn ludojn por ĉiu gusto kaj sperto-nivelo.
La serviloj estas ŝaltitaj, vi rajtas uzi ilin persone kiam vi volos, ne nur kiam ni renkontiĝas por kunludi.
Mineclonia
Mineclonia estas ludo de konstruado, esplorado kaj kreado, sen konkreta celo. Vi povas konstrui domojn, esplori mondojn, batalu monstrojn kaj kunlabori kun aliaj ludantoj por krei grandajn projektojn.
Ideala por: Kreemaj ludantoj, kiuj amas konstrui kaj labori kune.
Konektaj informoj:
servilo: ludanto.net
pordo: 30000
Konekto: Kopiu la servadreso al via ludilo kaj konektu!
Pri MinecloniaKaptu la flagon!
Kaptu la flagon! estas rapida batalludo kie de du ĝis kvar teamoj batalas por kapti la flago(j)n de la alia(j). Ĉiu teamo provas kapti la flagon de sia kontraŭo(j), dum defendas sian propran flagon.
Ideala por: Ludantoj kiuj amas rapidan, konkuran ludon kaj teaman laboron.
Konektaj informoj:
servilo:ludanto.net
pordo:30001
Konekto: Kopiu la servadreso al via ludilo kaj konektu!
Pri Kaptu la flagon!Voĉbabilejo (Mumble)
Mumble estas senpaga voĉbabila servo, kiu permesas al vi komuniki kun aliaj ludantoj dum vi ludas. Ĝi estas optimumigita por ludado - malalta respondotempo, bona sonkvalito, kaj simpla uzado.
Kion vi bezonas:
- Komputilo kun Mumble-kliento (senpaga elŝutoebla)
- Mikrofono aŭ kapaŭskultiloj
- Interneta konekto
Konektaj informoj:
servilo:ludanto.net
pordo:65432
Kiel ĝi funkcias:
- Elŝutu Mumble-klienton de mumble.info
- Instalu kaj malfermru la aplikajon
- Aldonu novan servon: kopiu la servilan adreson ludanto.net
- Agordu la pordon:
65432 - Etikedo:
Ludejo, por eniri rekte al babilado. - Konektu, se ĝi petas pasvorton al vi, tajpu:
Babilejo65432
Konsiloj:
- Kontrolu vian mikrofonan potencon antaŭ la konekto
- Uzu kapaŭskultilojn se vi ludas en komunumo
- Respektu aliajn ludantojn - ne faru bruon en la kanalo
Nia komunumo
ludanto.net ne estas nur ludoj - ĝi estas komunumo de ludantoj. Ni esperas ke vi kunlaboros, helpas unu alian, kaj havas bonan tempon kune.
Kio ni ofertas:
- Amikeca atmosfero - Ĉiuj estas bonvenaj
- Helpo kaj lernado - Spertaj ludantoj helpas komencantojn
- Eventoj - Ni aranĝas specajn ludajn eventojn por ludi kune
- Interagaj babilado - Parolu kaj interagu kun aliaj ludantoj
- Kunaj projektoj - Kunlaboru por krei grandajn aĵojn
Komunumaj reguloj:
- Respektu ĉiujn ludantojn, malgraŭ ilia sperto-nivelo en la ludo aŭ en Esperanto.
- Ne detruu, ŝtelu aŭ ĉikanu nek la aliajn ludantoj, nek la aĵojn, farmojn, bestojn k.t.p.
- Memoru: ĉiuj estas bonvenaj
Pri la datumoj:
La servilo ne havas personajn datumojn, nur kontojn: nomo kaj pasvorto. Sed la interparolado ne estas ĉifrita, la servilo registras ĝin klare, eĉ la personaj mesaĝoj. Krome, enirante la servilon, ĉiu ludanto lasas spurojn de sia agado, kiuj montriĝos en la mondo.
La datumoj apartenas al komunumo. Neniu rajtas kopion de la datumoj, sed por la taskoj devigitaj de la propra administrado de la servilo.
Ĉar tiu servilo fizike lokiĝas en Francio kaj la administrantoj estas hispanaj. La datumoj estas submetitaj al leĝaro pri Datuma Protektado de la Eŭropa Unio. Pro tio, la administrantoj garantios la datumojn, ĉiusemajne faros sekuran kopion kaj nek disdonos nek cedos ilin al iu ajn, sen la permeso de la komunumo, kaj nur pro la administrado de la servilo aŭ la leĝaj esceptoj.
Kontakto
Ĉu vi havas demandojn, sugestojn aŭ problemojn? Ni volonte aŭskultos vin!
Kontakta retpoŝto:
Ni respondere al via retpoŝto en ĝis 48 horoj.
Kion vi povas kontakti:
- Demandoj pri komunumo aŭ ludoj
- Problemoj aŭ buga raportoj
- Sugestoj por plibonigo
- Komencanta helpo
- Iu ajn alia afero!